Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 279 (2011-08-17)
[tejo] Foto-ekspozicio en universitato pri la E-renkontiĝo en Roskilde - nun en Interreto. La ĉi-jara aranĝo finiĝis.

Informo de la Studenta E-Rondo de Jagelona Universitato

La FOTO-EKSPOZICION pri la laborbrigado de esperantistoj en la konata granda muzikfestivalo de Roskilde, Danlando, troviĝantan en nia universitato, ni nun transportis ankaŭ en la reton. Videblas en ĝi faritaj de ni fotoj de kelkaj mondkonataj kaj ŝatataj muzikgrupoj, de ni laborantaj ktp.

Ĝi estas reproduktita en 5 paĝoj de la retpaĝaro de nia E-rondo, en la retejo http://www.esperanto-reto.org. Jen la enirpaĝo de la ekspozicio. (Aŭ bv. uzi jenan solvon: http://www.esperanto-reto.org/studenta >Nia partopreno en aranĝoj >E-laborbrigado en la muzikfestivalo de ROSKILDE).

Ankaŭ ĉi-jare al la E-renkontiĝo en Roskilde aliĝis grupo da esperantistoj. La aranĝo okazis inter la 25a de junio kaj 2a de julio Vidu: http://roskilde.festoklubo.dk/

Kore salutas vin

Studenta Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato, Krakovo, Pollando.

Maria Majerczak, gvidantino

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026